1. |
Ĉio Mortus
04:32
|
|||
Ekzistas sento pri morto kaj fortuno,
Ĝi fantazias pri kaŝado de'l suno,
Ne eblas povo forigonta tiun sorton,
Tial ni mortigu la ideaĉon ĉi-nokton.
Kontraŭe ĉio mortus...
Ne plu...
La estonteco ŝajnas plena da larmoj,
Nun nia mizero manĝigas al regantoj,
Do ni detruu la opresĉenegarojn,
Faru vian vivon per novaj idearoj.
Kontraŭe ĉio mortus...
|
||||
2. |
Kripliga Dio
03:51
|
|||
Iam dio provizis armilojn,
Sed iuj meritis malplenajn manojn,
Ili mortis pro diaj vundaĵoj...
Kripliga dio!
Ĉiam dronas nia kri',
Kiam glitas nia gri'.
Kripliga dio!
|
||||
3. |
Abismo
04:10
|
|||
Estas truo en mia animo,
Ĝi ankaŭ kreskas en mia sino,
Mia korpo staras manĝeble.
La abismo min trafos espereble.
La abismo konsumas ĉiun homon,
Kiu volas forgesi sian nomon,
Ĝi ne naskiĝas averte,
En kutimlernaĵoj ĝi restas inerte.
Kelkaj abismoj kaŝadas kadavrojn,
Kaj voras la vivojn, la agrojn,
Tion nia ĉiutago montris al ni,
Ni ilin bone konas ekde la vid'.
Ni marŝas surstrate inter trankvil',
Sed ne surprizas nin jam la bild',
De membroj sangantaj sub ĉiu bal',
Iu ajn murdus por kapital'.
|
||||
4. |
Sufiĉe Da
04:28
|
|||
Sufiĉe da kaloj,
Sufiĉa laboro,
Sufiĉe da armoj,
Sufiĉa doloro,
Sufiĉa ŝtelado,
Sufiĉe da oro,
Sufiĉa ekspluatado,
Sufiĉe da angoro,
Aĉa genocid'!
Sangas la homar'!
Ne plu hierarkio,
Nek malegaleco,
Nek monfantazio,
Nek homkonkurseco,
Sufiĉe da rubo,
Iru al infero,
Sufiĉa perfido,
Glutu vian merdon,
Sufiĉe da preĝoj,
Sur aroj da ostoj,
Sufiĉaj manieroj,
Vivi fian morton.
Sufiĉa merkato,
Ne plu aŭtoritato,
Lasu al homoj manĝi,
Ne nur dikajn blatojn.
Falsa homa pac'!
Putras nia mond'!
|
||||
5. |
Griza
04:37
|
|||
De la infaneco kreskas en viroj morta sent',
Kiu dominas kaj nebuligas la koron,
Ĝi starigas seksperforton en la mens',
Tiam en makzelo aperas kojnodent',
Kiu povas penetri karnon kaj animforon,
Do tordiĝas kaj frakasiĝas la konscienc'...
Griza...
|
||||
6. |
Ŭeirda Parasit'
04:20
|
|||
En mi loĝas parasito kun bronza kaj brila korpo,
Ĝi fosadas en mi sen iu ajna mapo,
Ĝi ŝiras, enmetiĝas en ĉiun industrian varon.
Ŭeirda parasit'!
La burĝaro kronas ĉiam la ĉefvermon,
Per milittankoj ili okazigas la tertremon,
Faŝistoj marŝigas la parasiton en la Nordo,
Tiel konstruas oni la novan mondan ordon.
Ŭeirda parasit'!
Disdonu kun mi la eliksiron liberigan,
Forigu nun mi la senkulpon malpurigan,
Kreu ni novorganismon tutsanan,
Kunlaboran, kolektivan, hompacan.
|
||||
7. |
Imagaĉaĵo
03:28
|
|||
Iam vivlaciĝo ŝanĝis la realecon,
Kiel malaktuala maŝinaro bezonas ni novpecon.
Dezirata imagaĉaĵo!
Boritaj korpoj volas saniĝi,
Nunaj sociformoj devas oksidiĝi,
Subpremon aŭdacu ni forigi,
Individuagemon provu ni faligi.
|
||||
8. |
Absurde
03:17
|
|||
Dum iuj rubigas nutraĵojn,
Aliaj mortas pro malsat',
Dum iuj estas forlasataj,
Aliajn riĉigas la ŝtat',
Perforto kaj koloniismo,
De Kaino ni estas frat',
Filoj de novimperiismo,
Aĉetas nian homecon kun ega rabat'!
|
||||
9. |
Mia Karno
04:30
|
|||
Posedu la komunum' mian koron kaj voĉon,
Trovu ni novan vojon al ĉies horloĝo,
Reskribu historion,
Sentripigu tradiciojn,
Bruligu hegemonion.
Voru mian karnon!
Kristo iam diris:
"Trinku kaj manĝu min",
Mi tuje decidis,
Jam venas mia fin',
Tio ĉi plibonas,
Ol oferi al pov',
La organiksistemon,
Ĉefo de mia mov'.
Posedu la komunum' mian koron kaj voĉon,
Trovu ni novan vojon al ĉies horloĝo,
Reskribu historion,
Sentripigu tradiciojn,
Bruligu hegemonion.
Voru mian karnon!
|
||||
10. |
En La Fekejo
03:50
|
|||
Aŭskultu mian postulon,
Forlasu vian kredon,
Perfidu la patron,
Vomigu la cerbon,
Kritiku la ideon,
Forgesu la heroon,
Spektu la popolon,
Kaj ĝian proteston.
En la fekejo!
|
Silphium Mexico City, Mexico
Silphium was born in the peripheral area of Mexico City in 2022 as a project that seeks to criticize social inequality.
Silphium's sound is primitive, aggressive and unprofessional, it does not follow the current standards of music production.
We support the community social claim against capitalism from the Latin American reality with lyrics in the Esperanto language.
... more
Streaming and Download help
If you like Silphium, you may also like:
Bandcamp Daily your guide to the world of Bandcamp